Ree artgalerien

Bonvenatu

Kun dankemo al la vivo,

karaj geamikoj, estu varme bonvenataj! Al mi necesas esprimi mian grandan dankemon povi dividi cxi tiun laboron kun vi. Estis proceso de profunda interna komuniko kun la vivo, kondukinte al cxi tiu soleno de esteco. Finseptembre lastjare bildoj komencis aperi interne, tre klare kaj forte. Al mi necesas por tio cxefe danki Dion kaj niajn nevideblajn amikojn. La sekvontajn monatojn, mi sentis la gracon de la vivo cxirkauxbraki min - kaj kiel tiu interna komuneco, kaj ankaux forme de cxiuj helpemaj manoj de amikoj kaj homoj kiujn mi renkontis dum la laborproceso. Tia estas la maniero laux kiu mi sentis inspirata kaj gvidata celebri la vivon kaj la eksterordinaran amon kiu traradias cxiun kreadon kaj manifestadon. Estas celebro ne nur por la lumaj fortoj sed ankaux de la mallumo, la lumo kamuflita. Mi deziras etendi miajn dankojn al la vivo, la scienco de la vivo kaj ankoraux pli malfermi mian kapon kaj koron en cxi tiu proceso de viveco, de kreivo. Mi sentas profundan estimon al la genieco de la kreaj kaj amaj fortoj, kaj al cxiu kiu ebligis min kaj nin travivi kaj esprimi nin.

Stefan
Fagerhögen, 2000-05-12
Svedio


Ree artgalerien

Tradukis CW