Reen artgalerie

Informo pri materialoj kaj medioj

Mi sentis min inspirata lauxeble uzi la plej altkvalitajn materialojn. Signifas ke mi elektis farbojn de alta artista kvalito kaj prefere tiujn kun alta konstanteco. Mi evitis la nuancojn de pli malalta konstanteco. La paperoj uzataj estas cxiuj senacidaj, kiel ankaux la kartonoj. Ili ankaux estas muntitaj kun senacidaj materialoj, ekz-e gluo kaj diversaj glubendoj. Vidu pluan informon je Vivmedia informo kaj la detalan priskribon de la pentrajxoj (tamen nur angle). Estis fortostrecxo al alta metilerteco en cxiuj detaloj, cxar tiu ankaux estas vojo honori la vivon.

Mi havis nur malgrandan konadon antaux mi komecis cxi tiun laboron malfrunovembre 1999. La bildoj tiam komencis aperi kiel profundaj, inspiraj internaj bildoj, simultane akompanataj de klarigoj kaj indikoj pri la artmaterialoj. Al mi do necesas danki kaj niajn nevideblajn amikojn, kaj helpemajn homojn en diversaj partoj de Svedio. Tial ke la tuta verko sentis kiel donaco, mi deziras prezenti gxin plejeble bone. La pentrajxoj cxiuj apartenas al kompleta cxeno de laboro, kaj tial en tre malmultaj okazoj mi vendos iujn originalojn. Mi pentros kelkajn originalkopiojn, en limigitaj eldonoj, se mendata, por akceli la eblecon dauxrigi tiun laboron. Signifas ke ekzaktaj kopioj de kelkaj el la pentrajxoj estos akireblaj. Ankaux estos iuj afisxoj estonte, por ke la materialo facile alireblu al homoj. Mi perceptis cxi tiun tutan laborperiodon kiel parto de la senlima gracio de la vivo, kiel profunda interna rideto venante el la koro de la vivo. Tial mi ne rigardas min mem kiel la sola kreinto de gxi; mi donas tiun honoron al la vivo mem, en gxiaj multaj manifestajxoj, kie ni cxiuj ludas niajn rolojn, kuntenata per tiu kiun mi perceptas kiel senlima amo. Mi provis lasi la materialojn speguli cxi tiun sintenon, kaj la estimegon sentata dum tiuj monatoj de laboro, lauxeble bone.


Reen artgalerie

Tradukis CW