Reen artgalerie

Vivmedia informo

Karaj geamikoj,

CXar mi perceptas ke cxiu vivo apartenas al pli granda tuto, profunda unueco, mi ankaux perceptas ke la Tero estas viva estulo, kaj ke nia interna mondo estas plenigita de vivaj estuloj: Farigxos nature ankaux pripensi la vivmediajn aspektojn de pentrado. Tio ankaux inkludas respekton por la mikra mondo. La minerala mondo estas la malplej sentiva por eksteraj influoj, kaj kiel ekzemplo mi provas uzi kompozitajn materialojn por la kadroj, kiam efektivigeblas. Ni bezonas esti tre zorgemaj pri la vivo, kaj trakti gxin plejeble milde, interne de nia kadrado de tempo kaj spaco. Unu el miaj plej profundaj sentoj estas tiu ke la vivo estas sanktigita. Tio signifas ke mi rigardas la aspektojn de vivmedia prizorgado, sed malgraux tio akceptas la fakton ke certaj aferoj ne ankoraux estas tiel perfektaj kiel ili estos. Al ni ankaux necesas vivi en la mondo kiel gxi estas prezentata al ni. Mia nocio estas ke malkasxemeco trovigxas la plej bona rimedo por multaj aferoj, kaj tial mi deziras praktiki tion kiam temas pri la uzataj materialoj.

Penikoj:

Se ni komencas kun la penikoj, mi preskaux sole uzas sintezfibrajn penikojn, por ke ne kontribuu al la mortigo de bestoj.

Farboj:

Kiam temas pri farboj, ili cxiuj estas akve bazitaj, sane markitaj kaj multkaze tute malvenenaj. CXi tia informo povas esti ricevata pri cxiu unuopa pentrajxo. Mi preferis uzi sekajn pasxtelojn, kaj ne la olefarbojn, cxar mi ne povis trovi sekuran informon pri cxu estas besta graso aux ne en la oleaj pasxteloj; lauxtradicie ili enhavas bestan grason.

Perdajxmaterialo:

Mi klopodas lauxeble trakti perdajxmaterialon konforme al tio, t.e. transporti gxin al vivmedia stacio loke por detruo aux recirkulado.

Paperoj:

Kelkaj de la uzataj paperoj enhavas gelatenon, kaj tio estas relative malfacile eviti de tempo al tempo, cxar gxi estas uzata por fari la paperon pli forta. Se vi havas proponojn cxi tie, mi estas tre malfermita al ili.

Fiksado:

La fiksiloj por la sekaj pasxteloj estas de malaltodora tipo; ili tamen odoras relative forte, kaj devas esti pli bonaj alternativoj; mi ankoraux ne trovis iuj.

Vernisoj:

CXi tie mi uzis kaj akve bazitajn vernisojn kaj pli vaporigxemajn. Informo povas esti havebla por cxiu unuopa pentrajxo.

Kartonoj:

Kiam temas pri kartonoj, kaj por uzo kun kelkaj de la pli grandaj pentrajxoj, mi sercxas vivmedie markitajn materialojn.

Kadroj:

Rilate al kadroj, mi pli kaj pli ofte uzas kompozitajn kadrojn antaux la lignajn, cxar la minerala mondo suferas malpli multe de nia uzado de gxi.

CXiuj proponoj bonvenas.

Salutojn

Stefan


Reen artgalerie

Tradukis CW